Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jutlando

Jutlando

MuzikoP. Heise
TekstoH.C.Andersen
E-tekstoSkeel-Gjorling
Origina titoloJylland mellem tvende have
MIDIjutlando.mid

Teksto

Jutland’ kuŝas inter maroj
kiel granda runbaston’.
Runoj estas tombegaroj
meze de arbara kron’!
Super erikejo revas mi
en silenta,
en silenta fantazi’.

Sur la vastaj teroj floras
erikeja arbustar';
flortapiŝo bonodoras
dolĉe vasten tra kampar';
sed nun baldaŭe ĝia bril'
malaperas,
malaperas sub plugil'.

Jutland' kuŝas inter maroj
kiel granda runbaston',
pri pasintaj mil' da jaroj
nun rakontas ĉiu ŝton'.
Al estonteco el la mar'
sonas laŭte,
sonas laŭte himno-klar'.

jutlando.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)