Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jxambalaja

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ĵambalajo

Kantas JoMo

Teksto

Saluton, Joe (ĝo), venu kun ni sur bajuo
Venu kun ni en boato sur bajuo
Kaj Yvonne (ivon), la plej bela, nin atendas
Ni festumu en boato sur bajuo.

Refreno:

Ĵambalajo, jam Luiziano festos
Ĵambalajo, post amuzo ĝojo restos
Plenigu ĵaron, prenu gitaron, ni ĉeestos
For l' enuo, gajos bruo sur bajuo.

Antaŭ la pordo oni parkas la limuzinojn
Kaj en salono oni dancigas la knabinojn
Iŝi nomiĝas “les Cajuns Belles, c'mon Madamoiselle!”.
Kaj Yvonne (ivon) de Uson' la plej ĉarmas.

Refreno


Unua strofo


Refreno ×2

Vortklarigoj

Estas pluraj maloftaj aŭ nove esperantigitaj vortoj en la kanto. Plejparto el ili iel rilatas al la usona ŝtato Luiziano, aŭ al Kaĵunoj (francdevena etna grupo loĝanta tie)

  • ĵambalajo - Esperantigo de “jambalaya”, manĝaĵo tipa por Luiziano. Ĝi havas influojn de franca kaj hispana kuirarto, kaj ĝi konsistas ĉefe el viando kaj legomoj miksitaj kun rizo.
  • bajuo - Esperantigo de “bayou”, francdevena vorto uzata en la usona angla por tre malrapire fluanta rivero aŭ marĉo. La usonaj ŝtatoj Luiziano kaj Teksaso fame havas multajn bajuojn.
  • Joe - Ofta usona vira nomo, kiu aperas ankaŭ en la anglalingva versio de la kanto. Prononco: [ĝo]
  • Yvonne - Francdevena ina nomo, kiu aperas ankaŭ en la anglalingva versio de la kanto. Prononco: [ivon]
  • ĵaro - laŭ PIV: “Granda terkruĉo, por teni freŝa akvon aŭ vinon, konservi oleon ktp.”
  • iŝi - Malofte uzata ina variaĵo de “ili”. Farita laŭ la logiko ke se “li” iĝas “ili” post pluraliĝo, tiam “ŝi” povas fariĝi “iŝi”. Povas esti ke “iŝi” estas uzita por esti pli franceca; la francaj vortoj por ili (ils kaj elles) estas pluralaj formoj de la vortoj por li kaj ŝi (il kaj elle).
  • “les Cajuns Belles, c'mon Madamoiselle!” - “la belaj kaĵunoj, ek fraŭlino”. Ĝi estas miksaĵo de la franca kaj la angla. Kaĵunoj (angle: Cajuns, france: les Cadiens) estas francdevena enta grupo, kiu loĝas ĉefe en la usona ŝtato Luiziano.
jxambalaja.1512740829.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)