Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kaj_ree_floras_tilio

Kaj ree floras tilio

Muzikogermana popolkanto
E-tekstoL. Schödl
MIDIkaj_ree_floras_tilio.mid

Teksto

Kaj ree floras tilio
ĉe fontakvumita ŝtonar',
kun birdoj kun ĝoj'tirilio
revenas printemp' al arbar'.

Refreno:

La la la la la la
la la la la la la la
la la la la la la la
la la la la la la la la,
…revenas printemp' al arbar'

Birdetoj ĉie jam kantas,
kaj floroj belas en rond',
la suno rebrilas jam varme,
ja ĉarma nun estas la mond'.

Refreno:

La…
…ja ĉarma nun estas la mond'.

Kukolo vokas de fore,
migrulo paŝas kaj li
sonigas per freŝa tenoro
la kanton kaj floras tili',

Refreno:

La…
…la kanton kaj floras tili',
kaj_ree_floras_tilio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)