Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kamparana_edzigxofesto

Kamparana edziĝofesto

E-tekstoA. V. D. STARRE

Teksto

En kafejo aŭdiĝas la flut' kaj gitar';
Tjodideldidelitjo!
Ĉar Krelis kaj Trin en ĉi tag' iĝas par'
Tjodideldidelitjo!
Tumultas muziko, ridado kaj bru'
Kaj dika la mastro ardegas pro ĝu';
Tjodeli, ha, ha, ha! (3-foje)
Tjodideldidelitjo!

Ĉe l'fajro junedzo amuzas ja sin,
Tjodideldidelitjo!
Similas papavon la juna edzin'
Tjodideldidelitjo!
Li flustras al ŝi: “Ni post unu hor'
Al nova la hejmo, Hura! iros for”.
Tjodeli, ha, ha, ha! (3-foje)
Tjodideldidelitjo!

Solene parolis lerneja sinjor';
Tjodideldidelitjo!
Laŭdadis la paron kun granda fervor';
Tjodideldidelitja!
Tre ĉarman knabinon sur sia genu',
Li manĝas por tri, laborante por du.
Tjodeli, ha, ha, ha! (3-foje)
Tjodideldidelitjo!

Kiam en konvena momento fanfar';
Tjodideldidelitjo!
Bombante eksplodas, foriras la par';
Tjodideldidelitjo!
Tre stulte nun gapas knabinoj al Trin,
Ĝis, hopla, la knaboj dancigas ilin.
Tjodeli, ha, ha, ha! (3-foje)
Tjodideldidelitjo!

kamparana_edzigxofesto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)