Kanon' de l’ milito

MuzikoMens Nordhavet
TekstoHarald Bergstedt
Esperanta tekstoH.P.N.

Teksto

Kanon' de l’ milito kun mort' kaj malam'
De lando ĝis lando aŭdiĝis,
Dum vagis el urbo patrin' kaj infan',
Sur lango do voko naskiĝis —
La vok' rompanta larmojn de l’ plorant':
La tuta mondo nia patroland'!

Ni estas infanoj de l' hejmoj sen rang',
Kaj niaj fenestroj briletas.
Devenis el sama kreinto la sang',
Do kio malamon disĵetas?
Alvoku fratojn sur la fremda strand':
La tuta mondo nia patroland'!

Ja ve al la karba kaj ŝtala magnat',
Volanta la pacon akrigi,
Kaj ve al la limoj kaj al la lingvaĉ',
Povantaj naciojn disigi.
Eĉ se pli granda estus lingvokvant'
La tuta mondo nia patroland'!

Kaj eĉ se pro tio ĉagrenas magnat',
Kaj bruas pro ĝi generaloj — —
La simplaj kabanoj pleniĝas per pac',
Por paco proletaj bataloj.
La manon donu ni al la migrant',
La tuta mondo nia patroland'!

Junuloj, post spert' pri kruela milit'
De frataj nacioj sangantaj,
Obstinu ni kontraŭ malnova spirit'.
Ekvoku sopiron kantantaj,
La vento estu ĝia disportant',
La tuta mondo nia patroland'!

QR-Kodo
QR-Kodo Kanon' de l’ milito (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net