Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kanto-alegretana

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Kanto Alegretana (Gaŭĉa muziko)

MuzikoKanto Alegretana (Gaŭĉa muziko)
Esperanta tekstoIvo Sanguinetti
Esperanta plenumoNelson Pacheco

Kvara trako de la KoDo “Gaŭĉaj muzikoj kaj aliaj” eldonita de Gaŭĉa Esperanto-Asocio en 2008 (?).

Teksto

alegrete.jpg

Ne min demandu kie estas Alegrete,
Iru ĝoje al la kor' de la kampar'!
Vi kruciĝos certe kun ĉevaliranto,
Aŭdante sonojn de kordion' kaj de gitar'.

Kiu venis el Rosário vesperiĝe
Aŭ kiu venas Uruguajana en karavan'
Sentas sunon kiel braĝon sur la tero,
Malaperinta en river' “Ibirapuitan”.

Refreno:
Aŭdu kanton gaŭĉeskan kaj brazilan,
De tiu lando tute plena de emoci',
Kakta floro de sovaĝa kampa mielo,
Maŭra roko ĉe la valoj Inandui.

Ĉe la lasta horo certe mi meritos,
Vidi sunon de Alegrete je sia pas'.
Laŭ ĉevaloj mi deturnos mian kapon,
Al la lando ĉe momento de l' forpas'.

Ĉe okuloj mi kunportos tutan ĉarmon,
De tiu lando kiun mi amis kun fervor',
Ĉiu verso kiun mi verkis estas pago,
De iu ŝuldo de la amo kaj de honor'.

Refreno:
Aŭdu kanton gaŭĉeskan kaj brazilan,
De tiu lando tute plena de emoci',
Kakta floro de sovaĝa kampa mielo,
Maŭra roko ĉe la valoj Inandui.

Eksteraj ligoj

kanto-alegretana.1465056644.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)