Kanto de 'Leganto'

Teksto
Muziko
Mikaelo Bronŝtejn

1981.

Teksto

En la mezo de l’ enua jaro
mia koro prancas kaj petolas –
antaŭ forveturo al tendaro
mi l’ prenendajn aĵojn rekontrolas:
Pretas la gitaro, Bokarev-vortaro,
naĝpantalonetoj (superflua paro),
kaj prelegoj virtaj, kaj la kordoj vibraj… Mankas libroj!

Kaj mi kuras tuj al magazeno,
ĉar tro klera estas tempo nuna:
Ĉiuj geamikoj antaŭ veno
havas librojn por legad’ komuna.
En tornistro peza, en la sin’ valiza,
en interna poŝo, simple – sub ĉemizo, –
klaku nur per fingroj – tintas kovrilpaĝoj… Jen – legaĵoj!

Mi travivos pompan inaŭguron,
mi eĉ dum diskuto ne arogos,
ĉar la penson havas ununuran,
ke atendas kaj incite logas
la lernilo seka kaj klasika retro,
nigra libro riga, versoj kaj beletro.
La titolojn pimpajn kaŝas ĉiu tendo, –
Jen – atendo!

Ni baraktas en la tagaj retoj,
rapidante tra l’ programa plago.
Enlitiĝas nur analfabetaj
tuj post fino de tendara tago.
Varma nokto ekas, kiel vila lano,
en arbustoj pekas verda policano,
al la pala luno nur la birdoj blekas,
kaj ni – legas!

Dum legado longa kaj fervora
ni la kantojn kantas ĝis sufoko,
sed en la samideana ĥoro
krias jam aborigena koko!
La vizaĝoj ĉifaj pro legaĵoj ĉipaj,
lacaj raŭkoj viraj kaj knabinaj ĉirpoj,
jam la tendarestro vokas al kunveno –
ĉu mateno?!!

… Sidas mi en la amika rondo,
rond’ malvasta: mi kaj la spegulo,
sed mi kredas – ie en la mondo
ĉe la libro sidas vi, kunulo!
Kuŝas la gitaro, Bokarev-vortaro,
tretas min edzino pro nenionfaro,
rampas en enuo taga malrapido… – Ĝis revido!

QR-Kodo
QR-Kodo Kanto de 'Leganto' (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net