Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kanto_de_ligo

Kanto de ligo

TekstoJ. G. Hientzsch
MuzikoJohann HOLZER
E-tekstoL. L. ZAMENHOF
KantasKvaropo Sinkopo
MuziknotojOriginala ĥoranĝo por 4-voĉa gea ĥoro SATB.

La originala titolo estas Bundeslied. La muziko estas sama al tiu de la aŭstra himno.

Teksto


Fratoj, manon donu kore
Kaj senzorge, sendolore
Belan horon festu ni!
Ĉion teran forĵetante,
Daŭru forte kaj konstante,
Nia bela harmoni'!

Al la Dio kantu gloron:
La spiriton kaj la koron
Kial donis la ĉiel'?
Serĉi lumon per vereco,
Serĉi virton per justeco
Estu nia sankta cel'!

Homoj en la oriento,
Homoj en la okcidento.
En la sud' kaj en la nord'!
Alte teni homan nomon,
Kore ami ĉiun homon
Estu nia liga vort'.

Eksteraj ligoj

Muziknotoj

kanto_de_ligo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)