Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kanto_de_suomi

Kanto de Suomi

Muziko/TekstoJ. Juteini
E-tekstoH:s K.
Origina titoloArvon mekin ansaitsemme
MIDIkanto_de_suomi.mid

Teksto

Inda estas ĉiu ano
de la vasta Suomiland’.
Tamen kreskas ne la pano
por dormema vanta dand’.
Kreskas greno por pluganto,
indas vera laboranto.

Refreno:

La la la la la, la la la
la la la, la la la, la la la la la,
la la la, la la la,

Finna viro jam konata
kiel brava laborant'.
Sovaĝejo kulturata
per la man' de terplugant'.
Li en paco tre lojala,
en milito forta, ŝtala.

Refreno

Estas homoj instruitaj
famaj en fervora ard'.
Novaj estas konstruitaj
citroj de la Vänöbard'.
Cerb-laboro jam progresas,
klerigadon plu promesas.

Refreno

Sur knabina freŝa vango
floras rozoj de junec’;
Ilin pentras juna sango
spite al la malvarmec'.
Milda estas ŝia koro,
ĉasta, bona kiel oro.

kanto_de_suomi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)