Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kanto_kontrauxmilitarista

Kanto kontraŭmilitarista

AŭtoroHenry WEYTS
Esperanta tekstoW. NUTTERS
Tipotraduko
Originala titoloDe wapens neer

Teksto

Milito al milito, fratoj.
Sangverŝo okazu ne plu.
Rifuzu esti ni soldatoj,
Kazernon eniru ne plu.
L'armilojn sangajn vi forĵetu,
For la signojn de perfort',
L'uniformon hontan tuj demetu,
Kun ĉiuj iloj de la mort'!

Rekantaĵo:

L'armilojn for de nun soldatoj!
Pulvon semu sur venton, fratoj!
Kanon' ne sin aŭdigu plu —
For sangan gloron de la soldatoj.
Rompu sabrojn sur la genu'.
Disiru, regimentoj, vi!

De nun ni ne plu volas lerni
La arton hontigan de l’ ŝtal'.
Translimajn homojn — niajn fratojn —
Mortigu ni ilin? Kial?
Ne plu ni lasas nin konduki
Al buĉejo laŭ ies plaĉ'!
Ni abomenas sangan gloron —
Soldatoj estu ni de l’ pac'!

Rekantaĵo

kanto_kontrauxmilitarista.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)