Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kanto_pri_hungario

Kanto pri Hungario

TekstoVárnay Zseni
MuzikoJózsef Karai
E-teksto1-a strofo: Kálmán KALOCSAY -- 2a, 3a kaj 4a strofoj: Tóka - Horváth

Hungara titolo: Dal a hazáról (Pajtás daloljunk szép magyar hazánkról)
Junulara patriota kanto, populara en la 60-aj 70-aj kaj 80-aj jaroj.

Teksto

Kantu ni kune, pri la patrolando
Pri la lulilo, pri nia patrin' .
Flugu la kanto pri l' ebeno vasta,
Kiu donas riĉon ja sen lim' .

Refreno:

Nias ĉi ter', vasta kampar',
Kun spikoj, kun floroj, nia trezor' .
Flugu la kanto pri l' ebeno vasta,
Tra montoj, valoj - al la fora for!

Teksto 2

Pri la belega patroland' ni kantas,
kie karesis nin patrina kor' !
Flugu kanto al ebenaĵo granda,
Tie fruktas abunda trezor' .

Refreno:

Nia 'stas ter' , arbar' , kampar' ,
Spikaro, floraro por ni kreskas.
Pri la belega patroland' ni kantas
En rosa valo, printempa arbar' .

Vortoj, heroldu virtojn de heroo
ĉirkaŭsidante flamojn en la val' ,
Ili por via feliĉa vivvojo
sin perdis en kuraĝa batal' …

Refreno:

Nia 'stas ter' , arbar' , kampar' ,
Spikaro, floraro por ni kreskas.
Pri la belega patroland' ni kantas
En rosa valo, printempa arbar' .

Venu saluti liberan popolon
kante, dancante solenu vi ĝin.
Inter la sunradiaj kampofloroj
la feliĉa, gaja infanar' .

Refreno:

Nia 'stas ter' , arbar' , kampar' ,
Spikaro, floraro por ni kreskas.
Pri la belega patroland' ni kantas
En rosa valo, printempa arbar' .

- ls -

kanto_pri_hungario.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)