Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kantu_pri_sejt

Kantu pri SEJT

E-tekstoDina LUKJANEC

SEJT estis Sovetia E-Junulara Tendaro - simila al BET en Sovetunio.

Teksto

Mi en ĉiu somer'
Iras al la tendaro,
Amas mi kun tener'
La rondon karan.

Eterne min
Vokas Esperantujo, vokas Esperantujo,
Plej bonvena sur Ter', plej bonvena sur Ter'.

Simpla nur interes'
Faris min batalanto
Por neprega sukces'
De Esperanto.

Kaj ĝojas mi,
Ke mi iras la vojon, ke mi iras la vojon,
Vojon de la progres', vojon de la progres'.

Konvinkiĝis mi jam
Post la SEJT-partopreno:
Estas lingvo por am',
Por la kompreno.

Do, estu SEJT,
Estu ĉiam tendaroj, estu ĉiam tendaroj,
Vivu ni por ĉiam', vivu ni por ĉiam'.

kantu_pri_sejt.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)