Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kara_bara_uxira_kana

Kara Bara Ŭira Kana

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIkara_bara_uxira_kana.mid

Teksto

Lag' en Suda Aŭstralio,
Eta lag' kun bela nom',
Vivas en la tradicio
De la indiĝena hom'.
La patrinoj nokte lulas
Bebojn per dormiga kant',
Kiu drivas trans la akvon
Al la ora briliant'.

Refreno:

Kara Bara Ŭira Kana,
Kaj la stelo sur la lag',
Gardu min tra l’noktaj horoj
naskiĝo de la tag'.

La okuloj de la beboj
Pace ekfermiĝas nun,
Kaj la sonĝboato venas
Tra la pala stelolum'.
Gvidu ĝin per via helo,
Sekurige al la rand',
Trans la akvotrankvilecon
Al la bela sonĝoland'.

kara_bara_uxira_kana.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)