Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kara_kentucky-land

Kara Kentucky-land

MuzikoSt. C. Foster
E-tekstoP. Bennemann
Origina titoloMy old Kentucky home
MIDIkara_kentucky_land.mid

Teksto

La negroj ĝojas en la Kentucky-land,
ĉar brilas la somera sun’.
Herbejoj floras kaj en la foliar’
sonas ĉiam birdaj kantoj nun.
Infanoj ludas senzorge ĉa l’kaban’,
gajege sen melankoli’,
sed iam frapos malĝojo al la pord’
nur por vi Kentucky-land, por vi.

Rekantaĵo:

Ploru ne negrino ĉe la kampara rand’,
sed eksonu kanto pri la Kentucky-hejm’,
pri la kara malproksima land’.

Ne plu ni ĉasos al oposum' kaj coon
tra kampoj, ĉe mara la bord';
ne plu ni kantos en brila luna lum'
tie ĉe malnova kabanpord'.
En zorgo pasas de l’ negro ĉiu tag',
samkiel ombrelo tra l'kor';
la tempo venis por adiaŭo nun,
kaj la negroj devas iri for.

Rekantaĵo

Kliniĝas ĉiam la dorso kaj la kap'
de l’ negro en peza labor';
sed ankaŭ sur la sukerokana kamp'
iam venos por ripozi hor'.
Do ŝovu ĉarojn, la ŝarĝojn portu plu
ĝemante, sed kun energi'.
Kaj pensu ĉiam al la Kentucki-hejm'
al la nun perdita land', al ĝi!

Rekantaĵo

kara_kentucky-land.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)