Uzantaj iloj

Retejaj iloj


karcer_de_lleida_la



La karcer' de Lleida

E-tekstoKaj Tiel Plu
KantasKaj Tiel Plu

Tradicia kataluna kanto.

Teksto

En la ĉefurbo de Lleida
ja estas fama karcer',
ĝi plenas je kaptitoj,
ho ĉarma knabino,
baron' prizorgas ĝin
litera liro'.

En ĝi tridektri kaptitoj
kanzonon ekkantas nun,
ĝin verkis kaj instruis,
ho ĉarma knabino,
plej juna el kaptitoj
lireta liro'.

Knabino ilin aŭskultas
ĉi supre de l'rigardej',
en ĉiu kanto-strofo,
ho ĉarma knabino,
descendas ŝtupon ŝi
lireta liro'.

Kaptitoj tion rimarkis,
ĉesigis la kanton tuj.
- Malliberuloj, kantu!
Ho ĉarma knabino.
- Jes kantu plu por mi!
Lireta liro'.

- Sed kiel ni povas kanti?
Ni estas en la karcer'.
- Kanzonon kantu ĉiuj!
Ho ĉarma knabino.
- Ĉar son' allogas min.
Lireta liro'.

- Al mia patro mi iros,
indulgon petos por vi.
Ŝi iris al la patro,
ho ĉarma knabino,
favoron peti al li,
lireta liro'.

- Aj patro, aj bona patro,
favoron faru al mi!
- Filino Margareta,
ho ĉarma knabino,
kaj kion volas vi?
Lireta liro'.

- Aj patro, aj mia patro,
ŝlosilojn de la prizon'.
- Filino Margareta,
ho ĉarma knabino,
ne eblas, ne, filin'.
Lireta liro'.

karcer_de_lleida_la.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)