Karulino

Teksto
Muziko
Lucio DALLA
E-tekstoGiuseppe CASTELLI

Origina teksto: Cara

Teksto

Kio min antaŭas? Ne plu mi vin parolas.
Diru kion vi ŝatas; mi ne plu komprenas
ĉu iri vi jam volas; aŭ ĉu vi dormemas?
Tiomas via harar', ĝin ne eblas kalkuli;
forigu la botelon kaj lasu min okuli,
ĉu al tiom da haroj oni povas fiduli.
Mi havas lokon en la koro kie ĉiam blovas vento
por viaj jaroj malmultaj, mia tuta jarcento;
kaj komprenendas nenio: sufiĉas sidi en silento,
necesas min atento por ke ne fali envinen,
ĉar mi verkis unu kanton je ĉiu mia pento;
aŭ en viajn okulojn se vi venos pli proksimen.
La noktparfumon, sciu,
vi ja povas enfali, kaj povos vidi neniu;
sed por iu kiel mi, enkaptito,
kiu volis preni vin ĉemane, vin porti al la lito… Sopire, en kordetru',
ne vin rigardi okulen,
dum mi mensogas vin plu:
mi ĉion, se mi ne konus vin, ŝanĝus;
mi ne ploradus tiel, vi glaciaĵon ne manĝus.
Vi kuras post la vento kaj similas papilion,
kaj kun tiu tia sento vi turnas vin rigardi ion:
foron limas vi: ne timu,
flugu min kaj min proksimu.
Sed mi konas vin bone kaj mi povas diveni:
vi foremas, sed foriri ne signifas finpeni
kaj mi nenial ekmiras, sed ne povas mi veni.
Tiel, kiel papilio, vi leviĝis por forkuro
sed memoru, ke mi povus vin alnajli al la muro,
se ne logus ankaŭ min tiu fluga aventuro;
kaj la nokto tiam ekis per frostigo kaj ŝanceloj,
la patrinnokto klopodanta
por kalkulo de la steloj;
estis mi nur kraĉaĵulo, kaj diris
“Ho, nur restas nulo…” La noktofin' jam ĉeas
kaj estas stulte klopodi ĉesi larmi per rido,
domi veas,
sed por iu kiel mi kia pento -
kiu volis preni vin ĉemane
kaj kuni sur tegmento… Aŭdiĝas ke trajno venas.
Kia bela mateno, kaj kiel ĝi serenas.
Bonan nokton, mia anim';
mi tuj malŝaltos la lumon, kaj estu tiel ĉi.

QR-Kodo
QR-Kodo Karulino (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net