Uzantaj iloj

Retejaj iloj


karulino_kore

Karulino

Kantas Kore

Versoj malbone komprenitaj estis markitaj per ?

Teksto

En ĉi nokta horo tra la aŭdilo
Jen surdiga plor' alvokas min
En konfuza stato min vekis la misi'
Oh, mi tute mutas pro fascin'

Ĉu estas pro ia hazardo
Ĉi kruda kri-bombardo
Mi ne povas plui
Haltu kara mia
Tiel krii ĉi kun-kune ?
Estu tero mia ?

Refreno
Ho, ĉesu, karulino
Ne eblas ĝeni plu
Klariĝas via celo
Kaj ŝvebas la enu'
Troas ribelo por ia rendevu'
Mi ne celas kverelon
Sed aŭskultas sen ĝu'
Ne indas duelo
Pacon influu ?

Jam de kelkaj horoj, ke aĉa aŭdil'
Min submetis al kruela sorto
Kun sukceso ĝi forigis la trankvilon
Al mi restis nur la malkonfort'

Ĉu estas pro ia hazardo
Ĉi kruda kri-bombardo
Mi ne povas plui
Haltu kara mia
Tiel krii ĉi kun-kune ?
Estu tero mia ?

Refreno

Eksteraj ligoj

karulino_kore.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)