Uzantaj iloj

Retejaj iloj


katen_kaj_venen

Katen' kaj venen'

MuzikoGijom' Armide
Esperanta tekstoGijom' Armide

Teksto

Katen'
Ferefika ten'
De mi mem devena

Katen'
Amo iĝas pen'
Pro vi kaj dolor' enrena

Katen'
Kiel vivi sen
Fantomo de mi ĝena

Katen'
Amu vin mi, jen
Nure jen ligo senĉena

Venen'
Bela alven' en
Miajn vejnojn sangodrena

Venen'
Al vi glora pren'
Al mi vivo mankoplena

Venen'
Gusto de omen'
Mi estas malserena

Venen'
Regas la ĉagren'
Ĉu mi estas (x2)
De mi suverena?

Ĉu mi estas suverena? (x2)

Eksteraj ligoj

katen_kaj_venen.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)