Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kavaliroj_de_la_tablo_ronda

Kavaliroj de l'Tablo Ronda

Teksto

Kavaliroj de l’ tablo ronda,
Venu do, vinon provu ni.
Kavaliroj de l’ tablo ronda,
Venu do, vinon provu ni.

Venu do, ja, ja, ja!
Venu do, ne, ne, ne!
Venu do, vinon provu ni.

Trinkos mi kvin aŭ ses botelojn
Kun virino sur la genu'.
Kun virino sur la genu'.

Se mi mortos min enterigu
En la kelo kun dolĉa vin'.
En la kelo kun dolĉa vin'.

La pied' estu ĉe la muro
Kaj la kap' kuŝu sub la kran'.
Kaj la kap' kuŝu sub la kran'.

Sur la tombon bonvolu skribi
“Jen la reĝ' de l’ drinkista land'.”
Jen la reĝ' de l’ drinkista land'.

Kavaliroj de l’ tablo ronda,
Venu do, vinon provu ni.

Teksto 2

Kavaliroj de la Tablo Ronda

Kavalir' de la Tablo Ronda
ĉu al vi plaĉas blanka vin'?
Kavalir' de la Tablo Ronda
ĉu al vi plaĉas blanka vin'?

Ĉu al vi, jes jes jes
ĉu al vi, ne ne ne
ĉu al vi plaĉas blanka vin'? (2-foje)

Flari vinon kun bonodoro
ĉiam estas granda plezur'.

Trinkos mi kvin aŭ ses botelojn?
belulin' sur mia genu'.

Pam-pam-pam, kiu batas pordon?
Ho, terur' - estis ŝia edz'.

Aĉa edz' - Satan' lin forportu
ĉar pro li ne plu estos ĝoj'.

Post mia mort' min entombigu
en la kelo kun bongusta vin'.

La pied' kontraŭ la murego
kaj la kap' sub barelo tru'.

kavaliroj_de_la_tablo_ronda.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)