Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ke_mi_danci_venu

Di´ ordonu

Muzikoslovaka popolkanto
Origina titoloBodaj by vás, vy mládenci
E-tekstoŠtefan R. SEEMANN
KantisQexteto Esperanto

Teksto

Di’ ordonu, ke vin, knaboj, diabloj prenu,
ĉar ne vokis vi min, ke mi danci venu.
[: Mi ja pretis al dancado, al cimbala mondonaco,
pretis eĉ al ĝojkisado. :]

Mia panjo eĉ dum nokte klopodadis
rekompenci vian penon. Ŝi bakadis,
[: pri faruno malavaris, bonajn kukojn ŝi preparis,
min image jam dancparis. :]

Ne ĝojigas, knaboj, via pentfarado,
nun postfeste, post forpaso de l’dancado.
[: Antaŭ nova danco-skizo ne forgesu pri avizo,
eĉ se estus noktomezo! :]

Tonsilabe

MiSo SoSo MiSo SoSo mi re do Ti
FaLa LaLa FaLa LaLa do Ti La So
(2* MiSo SoSo MiSo SoSo FaLa LaLa FaLa LaLa
fa mi re do TiLa Ti do h)
ke_mi_danci_venu.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)