Kiam... kiam... kiam...

TekstoAlberto TESTA
MuzikoTony RENIS
E-tekstoLuigi MINNAJA

Origina titolo: Quando… Quando… Quando…

Diru kiam venos vi,
diru, kiam… kiam… kiam…
Jaron, tagon, horon, dum
kiu vi kisados min…
Mi atendos en sekret'
vin, ĝis kiam… kiam …. kiam…
vi subite kun ridet'
reaperos apud mi…

Se konsentas ja vi,
diru tion, ĉar ne
havas sencon por mi
mia vivo for de vi.

Diru kiam venos vi,
diru, kiam… kiam… kiam…
Min kisante diru nu:
“Ni forlasos nin ne plu”…

Enmetu vian komenton. Viki-sintakso estas permesata:
Se vi ne povas legi la literojn en la bildo, elŝutu tiun dosieron .wav por aŭskulti ilin.
 
  • kiam..._kiam..._kiam.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:01
  • (ekstera redakto)