Kiam alaŭdoj

Teksto

Kiam alaŭdoj, arĝentajn laŭdojn,
Eksendis teren de ĉiela pord'
Jam kun bastono, for de la domo,
Kuras tra l'mondo, ridetanta skolt'.

Refreno:

Hej, lia mondo - antaŭ vi
Marŝu tuj - unu, du kaj tri.

Kiun pen' ĝenos, li sur kuseno,
Al pigra, plumba, sin dediĉu ĝu'.
Skolt de tag' hela. La kampojn celas,
Kaj lia hejmo - vasta, spaca blu'.

Refreno

Akvo arĝentas, arbaro tentas,
Bruas kanteme ora, svelta kan'.
Kun ĝoj', la plandoj tretas tra landoj,
Ĉie salutas nin la frata man'.

Refreno

Se vi ensalutus, vi povus komenti.
  • kiam_alauxdoj.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:03
  • (ekstera redakto)