Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kiam_amo_regas

Kiam Amo Regas

Kantas Persone, muziko & teksto: Martin

Teksto

Mi ne vidis ŝin dum jaro
Sed hieraŭ ŝin renkontis en la stratangulo
Ŝi brakumis min modere
Kaj mi tuj komprenis: Nun ŝi havas amatulon

Sed ĉu tio estas kaŭzo desaponti min?
Ĉu ŝi vere perdis emon plu renkonti min?

Refreno:

Kien iru amikeco kiam amo regas?
Kie estas lok' por mi?
Kien iru amikeco kiam amo regas?
Ĉu ne estas lok' por tri?

Ni kuniris laŭ la strato
Parolante pri nenio per surfacaj frazoj
Amikeco ne eternas
Ĝi aperas kaj perdiĝas tra la vivaj fazoj

Kaj se amo devas gardi kaj protekti sin
Amikeco devas kaŝi kaj neglekti sin

Refreno
kiam_amo_regas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)