Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kiam_cxesas_amo

Kiam ĉesas la amo

Teksto

Ho terur', kiam ĉesas la amo,
ho timeg', kiam svenas la am'.
Sed ĉu ni pensu pri amo al damo,
ke ĝi restos en kor' por ĉiam'.
Nur mi amas inojn eterne,
tute sen iu malfacil'.
Kaj ili min amas. Do, kaj kerne
tio estas mia il':

A bidla bu, a bidla bu, a bidla bim bam bu,
nia am', domaĝe, preskaŭ jam forsvenis,
kiam mi tranĉis la gorĝon de Mari'.
Do ŝi amis min ĝis sia morto,
kaj pro la tranĉet' ne tro koleros ŝi.

A bidla bu, a bidla bu, a bidla bim bam bu,
nia amo apenaŭ ĵus alvenis,
kiam Ĵanin kuracis sin per aspirin',
do - ne estis aspirin', sed estis striknin',
sed mi ege ĝis hodiaŭ amas ŝin.
Adelhajd mi ĵetis en riveron,
kaj ne vidis tion ies ajn okul'.
Kaj ankaŭ ŝi pardonos min, ĉar mi mortigis ŝin
apud romantika insul'.

A bidla bu, a bidla bu, a bidla bim bam bu,
Ĉu virino povas ion pli deziri?
Post la mort' ilin pli forte amis mi.
Ke rapide venis karmo, estas nur aparta ĉarmo,
Kaj krome ĝis nun plendis neni'.
Ekzemple: mian karan Isabelon metis mi sur trajnan relon,
Lili, Leno kaj Marjano mortis pro la troa bano,
Lizan vivon finis frapo per ŝtonego sur la kapo,
Kaj, domaĝe post la ĉas' Eva estis nur karkas'.

A bidla bu, a bidla bu, a bidla bim bam bu,
Nia am' ne havis pli ol du, tri horojn,
Kiam mi grimpis sur la turon kun Mari'.
Ĉe Ivonne, tre malbone, ne fermiĝis la gazkran',
tiom multajn floron ja ricevis ŝi.

A bidla bu, a bidla bu, a bidla bim bam bu,
Nure Sonja volis min tuj asekuri,
Do, tio kolerigis ege min.
Tio min tiom trafis, ke mi ŝin tuj mortpafis,
Kaj hodiaŭ mi ne plu amas ŝin.
Sed Aneliza jes travivus la malsanon,
Nur la malĝustan kuracilon trinkis ŝi.
Frida ne plu havis forton, kaj ŝi serĉis mem la morton
Kompreneble helpis mi.

A bidla bu, a bidla bu, a bidla bim bam bu,
Sed hodiaŭ ekkonis mi virinon,
la plej belan de la mondo, kredu min.
Sed por festo kun brilo mankas akra ja tranĉilo,
de pistoloj tutan aron mi fordonis al riparo,
mi falĉilon prunte prenos, la arseno morgaŭ venos,
balailon eĉ pli poste por balai ĉiujn ostojn,
la petroleo jam atendas longe ŝin.
A bidla bu, a bidla bu, a bidla bim bam bu
Multan monon kostas belulin'.

kiam_cxesas_amo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)