Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | popolkanto |
---|---|
E-teksto | Kálmán Kalocsay |
E-teksto | Paŭlo Balkányi |
Origina titolo | Jaj de magas ez a vendégfogadó |
MIDI | kiel_alta_kiel_alta.mid |
Kiel alta, kiel alta estas tiu grandhotel’.
Ĉu enestas, ĉu enestas amatin’ la serĉita?
Se ne estas amatin’ la serĉita,
Renversiĝu grandhotel la menci’ta!
Kiel alta, kiel alta estas tiu grandhotel'!
Ĉu enestas, ĉu enestas kamarad' kun verda stel'?
Se ne estas kamarad' kun verda stel',
Renversiĝu tiu alta grandhotel'!
Kiel alta, kiel alta estas tiu grandhotel'!
Ĉu enestas, ĉu enestas skolta frat' kun verda stel'?
Se ne estas en ĝi frat' kun verda stel'
Renversiĝu tiu alta grandhotel'!
[Paŭlo Balkányi]