Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kiel_la_tag_forpasis

Kiel la tag' forpasis?

Teksto

Jam preskaŭ nokt' en la lulilo,
dormas jam mond', aŭtomobiloj
laŭ domoj jam garaĝas sen avar' (sub fenestroj)
Nur emas mi aŭ volas ion
kaj ĵetas min, kiel folion,
decidomank' de flanko al la flank'.

Refreno:

Kiel la tag', kiel la tag' forpasis,
ĉu vin en ĝoj', ĉu en malĝojo lasis,
ĉu eble nun komencon havis ia am'?
Kiel la tag' forpasis hodiaŭa,
eble jam ĝin kun tristo vi adiaŭas,
aŭ nur al ĝi, ekkrias ĝis revid'.

Jam preskaŭ nokt' kaj en silento,
vi kuras for, kiel la vento,
kaj korbatad' alarmas en la brust' (jam senĉese)
Kaj volus mi sen iaj vortoj,
ke venu jam senluna nokto,
sen la siring' sed ĝuste nur kun vi.

Refreno

kiel_la_tag_forpasis.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)