Kiel rakontu mi

TekstoBródy János
MuzikoTolcsvay László
E-tekstoRados Péter

Esperantlingva sonregistraĵo de Hungara Radio en 1981, kantita de fama hungara pop-kantistino KONCZ Zsuzsa

Teksto

koncz-zsuzsa.jpg

Kredu min, ke mi ne volas plendi kun amar',
Mi ja tre bone vidas, ke mankas la kial'.
Multfoje dirus mi, ke: jen mia problem',
Sed ege timas vin pro via miskompren'.

Se milde mi alvoĉas, vi ne volas aŭdi min,
Aŭ simple vi eksplikas, ke mimozas la anim',
Kaj se mi ekpasias por la atento-vek',
Do, la koleriĝemo 'stas mia pleja pek'.

Kiel rakontu mi, kiel rakontu mi, kiel rakontu pri l' anim' ?
Kiel rakontu mi, kiel rakontu mi, kiel mi malkaŝu min?

Enigmas la kial' de via zorgo-kaŝ',
Vidas eble mison vi en ĉiu mia paŝ'.
Sinceron nur atendas de vi mia helpem',
Sed mi demandi timas - pro via miskompren'.

Eĉ sentas foje mi: vi min ne bezonas jam,
Vi bone scias ĉion; por mi buŝi - nura van'.
Vi saĝe min instruas, kaj lasas sen atent',
Ke mi nenion diras, kaj nur sidas en silent'.

Kiel rakontu mi, kiel rakontu mi, kiel rakontu pri l' anim' ?
Kiel rakontu mi, kiel rakontu mi, kiel mi malkaŝu min?
Mi petas, lasu vi, mi petas lasu vi al mi paroli pri l' anim',
Mi petas, lasu vi, mi petas lasu vi, mi ege petas, aŭdu min!

ls

Eksteraj ligoj

QR-Kodo
QR-Kodo Kiel rakontu mi (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net