Kiel Tio Komencigxis

El Komencanto, n-ro 6, 2003: Kiel tio komenciĝis: Mikaelo Bronŝtejn (fragmento)

Poeto, tradukisto, aŭtoro de kelkaj libroj, animo de rusia E-movado, kun kies bardaj kantoj kreskis kelkaj generacioj de sovetiaj-rusiaj esperantistoj.

Mia nomo ne gravas

Mia nomo ne gravas…

Tiun ĉi titolon havas unu el miaj kantoj kaj ankaŭ la lasta disko da tiuj. Ĝi aperis antaŭ unu monato en la disko-serio “Oraj kantoj”.

Efektive, ne gravas la nomo, gravas la homo. Sed mi ne faru sekreton. Mi estas Mikaelo Bronŝtejn, 54 jarojn aĝa provincano el la Leningrada regiono. Mia biografio ekster Esperanto-lando estas tre simpla kaj ordinara. Mi naskiĝis en la oksidenta Ukrainio, ekde 16-jara aĝo laboris, poste studentiĝis en Tula Politeknika Instituto, en Rusio, ĉar tiam limoj inter la du ŝtatoj ne ekzistis. Mi havis nur tri laborlokojn dim mia vivo post la diplomiĝo kiel inĝeniero pri elektro. Dum dek jaroj mi laboris en la filio de la fama uzino “Kirovskij”, poste dum la vica deko - en la norda urbo Vorkuta, en karbominejo kaj trian jardekon - en la uzino, kiu produktas plastajn aĵojn. Nun mi estas juna pensiulo. Jen estas la tuta vivo.

Kaj ĝi vere estus tia, se mi ne havus la bonŝancon renkonti dum mia infana aĝo bonan homon - mian Instruiston. Li estis neordinara persono. Dum la Dua Mondmilito Andreo Rogov (tiu estis lia nomo), posedanta brile la germanan lingvon, herois kiel militesploristo. Li iris antaŭ la fronto, ĉasante oficirojn de la malamika armeo kaj ricevante de ili utilajn informojn. Pro tio li estis honorigita per multaj ordenoj kaj medaloj. Post la milito li estis esperantisto, kaj transdonis al ni, geknaboj, ne nur la lingvon, sed sian estimon al la nobla ideo de interpopola amikeco pere de la lingvo Esperanto.

Do, kiam mi havis 12 jarojn, dank`al Andreo Rogov, mia Instruisto, mi verkis mian unuan poemeton en Esperanto. Post unu jaro, en la grupo, gvidata de li, mi partoprenis mian unuan Esperanto-tendaron, kaj tie mi komprenis, ke mi ne plu povos vivi sen tiu varma, bonkora popolo diversnacia, sed posendanta unu lingvon - Esperanto. Kiom da esperantistaj renkontiĝoj mi partoprenis ekde tiam - malfacilas kalkuli. Sed, miaopinie, la plej interesa parto de mia vivo pasis en la Esperantujo.

Mi ne faru ankaŭ alian sekreton. Antaŭ ol mi ekverkis en Esperanto, mi faradis multajn, mi diru, versprovojn en la rusa. Mi verkas en la rusa ĝis nun, se estas konvena humoro. Sed Esperanto estas mia preferata lingvomedio.

Pasintjare mi pace festis la 40-jaran datrevenon de mia unua verkprovo en Esperanto. Se iu ŝatas precizan raporton pri tio, kion mi faris dum tiuj kvar jardekoj, bonvolu ricevi.

Unuavice - estas verkitaj aŭ tradukitaj pli ol kvincent kantoj - dudeko el tiu kvanto kavas ŝancon supervivi la aŭtoron. Tio ĝojigas. Aparta afero estas poemoj originalaj, kiuj ne fariĝis kantoj pro mia tute amatora muzika ediko. Sed multajn el tiuj poemoj prenis la brila melodisto Ĵomart kaj la profesia komponistino Elena Puhova. El miaj modestaj poemoj ili faris kantojn vere ĉarmajn. La lastatempa kunlaboro okazis en fino de la pasinta jaro, kiam laŭ peto de Elena mi estis fininta la kantotekstojn pos ŝia muzikalo “La Eta Princo”.

Ekde 1992, - tio signifas, ekde la apero de eldonebleco por la Esperanto-libroj en Rusio, - estas produktitaj 14 miaj aŭ parte miaj libroj. Inter ili originalaj - la romaneto “Oni ne pafas en Jamburg”, la poemaroj “Jen, denove…” kaj “Du lingvoj”, la kantaro, kaj la historia libreto “Legendoj pri SEJM”. Krom tiuj aperis tradukita volumo de Puŝkin-poemoj, la sama de la Nobelpremiito Iosif Brodskij, tri romanoj de la fratoj Strugackij k.t.p. Krom libroj venis en la mondon tri miaj kodiskoj. Homoj diras, ke ili estas plaĉaj, ankaŭ tio ĝojigas. La kodisko “Akceptu mondo nin amike”, kiu enhavas la kantojn de Elena Puhova kaj mi, ankaŭ rikoltas sufiĉan estimon.

Kiu iam komencis verki, tiu ne povas halti - estas aksiomo. Do, mi vivas plu kaj daŭrigas mian laboron en Esperanto por Esperanto-lingvanoj.

Mikaelo Bronŝtejn.

QR-Kodo
QR-Kodo Kiel Tio Komencigxis (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net