Kien kien, leporeto?

Muzikohungara popolkanto
Origina titoloHová mész, te kis nyulacska?
MIDIkien_kien_leporeto.mid

Dialoga kanto

Kien, kien, leporeto?
Ho, karulo, petas mi
tion scii devas mi’!
— En arbaron!

Kial iras en arbaron
Ho, karulo, petas mi
tion scii devas mi’!
— Por vergeto!

Kial por vi tiu vergo
Ho, karulo, petas mi
tion scii devas mi’!
— En ĝardenon!

Kial por vi ĝardeneto?
Ho, karulo, petas mi
tion scii devas mi’!
— Havi florojn!

Kial por vi tiuj floroj?
Ho, karulo, petas mi
tion scii devas mi’!
— Al patrino!

  • kien_kien_leporeto.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:00
  • (ekstera redakto)