Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kies_estas_la_belega_birdo

Kies estas la belega birdo

MuzikoMikuláš SCHNEIDER - TRNAVSKÝ
Origina titoloČože je to za prekrásne vtáča
E-teksto 1Eduard V. TVAROŽEK
E-teksto 2Ľudovít IZÁK
Kantas 1Qexteto Esperanto
MIDIkies_estas_la_belega_birdo.mid

Teksto 1

Kies estas la belega birdo,
kiu paŝas en la pastra korto?
[:Tie en granda kot’ ŝi paŝas,
piedojn ŝiajn bot’ ne kaŝas,
piedojn ŝiajn bot’ ne kaŝas,
ho, mizera sorto.:]

Se la bela birdo mia estus,
parojn du da botoj mi aĉetus
[:por ŝia propra uzo paron,
l’alian nur por silentigi
l’alian nur por silentigi
la enviantaron.:]

Teksto 2

Kies estas la belega birdo,
kiu paŝas sur la pastra korto?
Tie en granda kot’ ŝi paŝas,
piedojn bot’ ŝiajn ne kaŝas,
ho, mizera sorto!

Se la bela birdo mia estus,
mi botetojn al ŝi tuj aĉetus,
por plezur’ ŝia unu paron,
alian nur por silentigi
la enviantaron.

kies_estas_la_belega_birdo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)