Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kio_ajn

Kio Ajn

Kantas Persone, muziko: Martin, teksto: Martin & Bertilo

Teksto

Knabino okulumas kaj invitas vin
Ne kredu, ke signifas, ke vi havos ŝin
Vi posedas ĉion nun, kaj vin mankas nul'
Morgaŭ ĉio estos for pro erarkalkul'.
Gardu vin, amik'

Refreno:

Kio ajn…
Povas okazi - kiam ajn

Tediĝas la knabino, ŝi ne volas plu
Espero vaporiĝis, via eno estas tru'
Sed havas fundon la abismo, ĉesos la koŝmar'
Spitu al la malespero, vi pluiru ĉar
Sciu vi amik'

Refreno

Ĉu natura leĝaro, ĉu dio
Tion fajfu vi nur.
Vivo estas hazardo por ni

Refreno
kio_ajn.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)