Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kion_ajn

Kion Ajn

Kantas Persone, muziko & teksto: Martin

Teksto

Se vi nur scius pli ol mi
Mi tuj vin petus pri lekci'
Ŝiaj okuloj tiel verdas
Estis nur pura akcident'
Ne surpriziĝu se mi perdas
Mian lotaĵon de prudent'

Refreno:

Amo estas stranga sent'
Kaj nun timas mi de temp' al temp'
Ke mi povus fari kion ajn por ŝi

Se plu aŭdiĝus la radi'
Se vin forlasus la raci'
Se vidus vi kion mi vidis
Vi certe ne demandus plu
Kial mi tuj tiel rapidis
Senhezite al la blu'

Refreno
kion_ajn.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)