Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kisu_min_ankorauxfoje

Kisu min ankoraŭfoje!

MuzikoMelodio de: Le petit quinquin
Esperanta tekstoR. Schwartz
Tipotraduko

Teksto

La infano dum vespera horo,
Kiam steloj brilas sur ĉiel',
Enlitiĝas kaj kun pia koro
Kuŝas apud sia pulĉinel',
Raldaŭ dormos ĝi trankvile,
Sed antaŭe tre ĝentile
Diras l' infanet'
Al sia kara patrinet':

“Kisu min ankoraŭfoje, kara patrinet',
Kaj mi dormos saĝe kiel anĝelet'!”

Sed rapide jaroj ja forkuras,
Kaj junulo estas edzo jam,
Kiu varme al edzin' susuras
Dolĉajn vortojn pri eterna am'.
Kaj vespere amkarese
Al edzino plej promese
Ofte kantas li
Laŭ la konata melodi':

“Kisu min ankoraŭfoje, kara edzinet',
Kaj mi vin dorlotos kiel diablet'!”

Apud forno jen post multaj jaroj
Lace sidas avo kaj avin',
Tiam malgraŭ siaj blankaj haroj
Ili ambaŭ regajigas sin.
Kiam ŝerce bonhumore
Dum vespero rememore
Treme kantas li
Laŭ la antikva, melodi':

“Kisu min ankoraŭfoje, kara avinet',
Kaj mi ree estos anĝel' diablet'!”

kisu_min_ankorauxfoje.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)