Uzantaj iloj

Retejaj iloj


klik_la_sxaftondiloj

Klik! La ŝaftondiloj

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIklik_la_sxaftondiloj.mid

Noto: La riĉeco de la lando, ĝis post la dua mondmilito, fontis el la lanindustrio. La fabrikado de artefaritaj ŝtofoj estis unu kialo de ĝia malprogreso; nuntempe la minindustrio estas pli grava.

Teksto

Jen li staras preta, maljuna ŝaftondist',
Pri la tonda venko li estas optimist'.
Se tondos li la ŝafon sen la ventra lan',
Certe venkos li la estron! Kia ruza plan'!
Klik! Ili tondas klik, klik, klik.
Fulme rapide, kun klik, klik, klik.
La estro volas venki pri lerta ŝaftondad',
Sed venkis lin la maljunulo. Kia fisakrad'!

Knabo nun atendas kun gudra bastonet'.
Zorgas li pri ŝafoj vundaj per tranĉet'.
Al li tondisto vokas per laŭta, urĝa kri' —
“Metu gudron sur la ŝafodorson tie ĉi.”
Je l’ tondadfiniĝo ni kun grandega ĉek'
Volvos dorspakaĵon kaj marŝos laŭ vojet'.
Ni haltos ĉe trinkejo por glaso da bier',
Kaj festenos ĉiuj en amika atmosfer'.

klik_la_sxaftondiloj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)