Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kluba_kanto

Kluba kanto

Esperanta tekstoOlaf HANSEN

Teksto

Saluton kamaradoj
venintaj tien ĉi,
adiaŭ la agadoj,
en kiuj vivis ni.
Adiaŭ metiejo,
adiaŭ nun vendejo,
adiaŭ forko kaj fosil'
kudrilo kaj tondil',
adiaŭ la laboro,
jen venis nun la horo,
al kiu libereco ĵus
fariĝis bela plus.

Ni estas batalantoj
por paco en homar',
ni estas bonfarantoj,
paŝtistoj en kampar'.
Ni fosis kaj ni semis,
nin ofte pezo premis,
sed en la harda taglabor'
ni ĉiam agis por
la belo kaj la bono,
la puro, la sindono,
kompreno inter mil kaj mil'
da homoj sub sunbril'.

De l’ vivo ni esperas,
malmultan kredas ni,
la mondo degeneras,
for, for la harmoni',
kaj frato al la frato,
maljuste en malsato
forprenas la feliĉon mem
sen honto kaj sen trem',
kaj la homaro bruas
kaj ĝi la mondon skuas,
sed tamen ni altenas nin
al paco ĝis la fin'.

Fidela vi frataro
nun venis tien ĉi
al bono de l’ homaro,
nun gajaj estu ni,
la bono kaj la belo
nin portos al ĉielo
esperan stelon en la flag',
hodiaŭ ĝoja tag',
nun estas bela horo
kaj morgaŭ la laboro.
Bonvenon do en laŭda glor',
saluton el la kor'.

kluba_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)