Uzantaj iloj

Retejaj iloj


knabin_de_sarre

Knabin' de Sarre

TekstoP. J. PERCHE
MuzikoP. J. PERCHE
E-tekstoRikardo CASH
KantasEV

Teksto

Kampara voj' kaŝita for de l' luma klar',
senspira kur' tra la kampar' ĝis erikar'.
Jen pluvminac', horizonto en forpas',
knabin' de Sarre, en ŝajna dron' de malesper'.

Melankoli', marŝante laŭ riverbordar',
harar' en vent', revante pri sun' kaj pri mar'.
Sen ajna rigard', sen ajna detal',
knabin' de Sarre kun ŝminkita bluokulpar'.

Rekantaĵo:

Ne min demandu kion faras ŝi,
la bordulin' de Sarre.
Ŝi volis nur forgesi matenojn ĉi,
la bordulin' de Sarre.

Decembras jam, tristas ĉielo sen nubaĵ'.
Senviva urb', mordo de frost' sur la vizaĝ'.
For l'odor' de sal', la blovo de la tajd'.
Knabin' de Sarras plu hantas en mia memor'.

Rekantaĵo

knabin_de_sarre.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)