Uzantaj iloj

Retejaj iloj


knabino_el_ipanema

Knabino el Ipanema

Teksto
Muziko
Tom Jobim, Vinicius de Moraes
E-tekstoAaron Köenig

Brazila sambo.

Teksto

Vidu, knabino belega,
iganta amema,
jen ŝi reĝino
de l’ plaĝ’ Ipanema
Kun dolĉa luliĝo survoje al mar’…

Ino de korp’ origita
de l’ sun’ de Ipanema,
kun paŝo sambeca,
ŝajnante poema
Kaj se ŝi koksumas mi ĝemas nur: Aahh!

Ha, mi rigardas ŝin triste…
Kial min punas soleco?
Ha, nekredebla beleco

Belulin’ kiu ne estas mia,
sola sed tiom gracia

Ho, se ŝi nur sciintus,
ke kiam ŝi venas,
la mondo entute je gracio plenas
Kaj iĝas pli bela pro kaŭzo de amor’

Eksteraj ligoj

knabino_el_ipanema.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)