Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kodigo_de_melodioj

Kogido de melodioj

Tie vi trovos kelkajn metodojn, kreitajn por skribi muzikon papere aŭ tajpe.

Akordoj

Vd. akordojn.

Melodio literumita

Tiu notado anstataŭas notojn kaj uzas laŭeble ĉiujn simbolojn de la muzika notacio.

La nomoj de la notoj estas: c-d-e-f-g-a-h-c,
kun dieso (#): cis-dis-eis-fis-gis-ais-his-cis (kio estas pli mallonga ol “c diesa” ktp.),
kun bemolo (simila al b): ces-des-es-fes-ges-as-b-ces (kio estas pli mallonga ol “c bemola” ktp.).
Do britoj atentu! “h” estas la tono sen bemolo, kaj “b” estas la tono “h” kun bemolo laŭ la kontinenta kutimo.
Ĉiam antaŭe estas skribita la tonalo, same kiel oni antaŭe vidas la tonalsignon (= gamsignon), t.e. la diesojn aŭ la bemolojn sur la liniaro ĉe la klefo.

La plejparto de tonoj de ĉiu kanto enteniĝas en la sama okto (oktavo), kiun oni nomas (unu-?) kaj notas kutime c1-h1. Pro simpleco de la notado la numero de la okto estas forlasata, sed tio kaŭzas problemon, se la tonoj apartenas al la pli malalta okto (malgranda (?) okto) - kies simbolo estas ĝuste la malgranda litero - aŭ al la pli alta okto , kiun oni nomas (du-?) kaj notas c2-h2. Tiukaze post la noto troviĝas simbolo ↓ aŭ ↑, kiuj ŝajnas esti memkompreneblaj.
Do la simbolo g↓ signifas, ke la sono “g” estas en la malpli alta okto kaj la simbolo c↑ signifas, ke la sono “c” estas en la pli alta okto.
Tiamaniere oni povas noti ĉiun melodion.

La ritmon oni kodigas per nombroj: plena noto = 1, duono = 2, kvarono = 4, okono = 8, deksesono = 16, tridek-duono = 32, sesdek-kvarono = 64.
Analoge oni notas la silentojn (paŭzojn): Por ĉiu noto ekzistas responda silento kun sama daŭro: plena silento = S1, duona silento = S2, kvarona silento = S4, okona silento = 8, dek-sesona silento = S16, tridek-duona silento = S32, sesdek-kvarona silento = S64 …
Malgrandan problemon kaŭzas punktitaj notoj. Punktita noto estas ordinara noto sekvata de punkto, kiu montras plilongigon de la daŭro je duono. Do (2+4) signifas duonan noton plilongitan de la daŭro de kvarona noto kaj oni kalkulu ne du, sed tri pulsojn. Ekestas stranga kalkulado: (2+4)=3; se oni malfacile komprenas tion, oni prefere skribu la ritmon sur papero, uzante kutimajn notsimbolojn, kaj nur poste ludu aŭ kantu.

Ĉiam post unu takto de melodio sekvas unu takto de ritmo, por ke oni vidu ambaŭ kune.

Tonsilaboj

Metodo por skribi melodion per ordinara teksto. Inventis Martin STRID (Svedujo).

Posxtelefonaj kodoj

Kelkaj modeloj de poŝtelefonoj de diversaj produktantoj ebligas krei novan sonmelodion per speciala sistemo. En la kantaro vi povas trovi kantojn kun pretaj kodoj por poŝtelefonoj.

Aliaj projektoj kaj metodoj

kodigo_de_melodioj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)