Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kokcinelo_en_maro

Kokcinelo en maro

Muziko kaj esperanta tekstoMiĥail Povorin
Esperanta plenumoMiĥail Povorin

Por la kanto Mikaelon inspiris kokcinelo, kiun li renkontis en esperanta tendaro apud Betta (Kaŭkazo, Rusio) en 2011. La kanto estas unu el liaj pluraj originalaj kantoj, dediĉitaj al etaj estaĵoj (plej ofte insektoj).

Kokcinelo en maro –
Nekutima afero.
Kia sorta misfaro
Portis ĝin for de l’ tero?
Kompatinda makula rondet’
Jam neniun atendas kun pet’,
Nur senpove ĝi flosas kun pret’
Al pere’ en sufero.

Mi ĝin bone komprenas:
Ja mi same baraktas,
Al tendaroj mi venas,
Samajn homojn kontaktas.
Ripozejo en pina arbar’,
Apud lag’ aŭ ĉe bordo de mar’,
Sonas ĉiuvespere gitar’ –
Ĉio same ekzaktas.

Min enlgutis jam plene
Tiu marĉo de verdo.
Oni diras ĉagrene:
“Estas ĝi vivoperdo!
La ĉasado al fora ĥimer’
Ne utilas por la karier’.
Plie gravas alio sur ter’.
Tion pruvas la sperto.”

Vin, insekto dronanta,
Savi certe mi devas.
En ondado konstanta
Vi pri help’ jam ne revas.
Unubrake remante al bord’,
Anhelante kaj preskaŭ sen fort’,
El la sala brakumo de mort’
La etulon mi levas.

Sed mi mem restas daŭre
En la rondo kutima.
Iras mi senbedaŭre
Pro inklino anima
Malgraŭ moko kaj stulta admon’,
Malgraŭ manko de tempo kaj mon’
Sen hezito kaj longa rezon’
Laŭ la voj’ senpavima…

Muziknotoj

kokcinelo_en_maro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)