Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kongreshimno

Kongres-himno

MuzikoP. BARBIERS
Esperanta tekstoA. KLOEK
Tiponova teksto

Teksto

Post jar' da laboro, ni F.L.E.-anoj
Denove kongresas, kun multe da planoj.
Kaj ni ne rezignas en nia batal',
Ĝis efektiviĝos la fratideal'.
Kaj ni ne rezignas en nia batal',
/: Ĝis efektiviĝos la fratideal'. :/

Ja ni realigas la Marks-an devizon:
Proletoj tutmondaj en mondorganizon.
Kaj ili aliĝas jam milo post mil',
Ni mondon malfermas per verda ŝlosil'.
Kaj ili aliĝas jam milo post mil',
/: Ni mondon malfermas per verda ŝlosil'. :/

Ni paŝo post paŝo al cel' proksimiĝas
Kaj nia agado nenie limiĝas,
Ĉar ni ne rezignas en nia batal',
Ĝis efektiviĝos la fratideal'.
Ĉar ni ne rezignas en nia batal',
/: Ĝis efektiviĝos la fratideal. :/

kongreshimno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)