Uzantaj iloj

Retejaj iloj


konsilo_kaj_konsolo

Konsilo kaj konsolo

Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tipoadapto

Teksto

Enmeze de ruinoj kaj mizero
Ĉagrena-pense mi demandis min,
Ĉu plu mi vivu sur ĉi tiu tero
Aŭ ĉu prefere mi forlasu ĝin
Vokante mem la endormigan morton
Anstataŭ plu toleri tian sorton.

Sed jam respondon donis mia koro:
Ĉagrenon tiun ĉi — forgesu ĝin.
Bonkora amikar' ĉirkaŭas nin,
Kaj certe tiu ĉi anim-trezoro
Nin pli riĉigas kaj pli multe gravas
Ol posedaĵ' de mono kaj de oro.

Jes, mi konstatas, ke treege pravas
De l’ koro la konsilo kaj konsolo.
Mi spertis tion jam per multa bono
Kaj ĝoje dankas al la dia volo
Pro ĝia kara feliĉiga dono.

Mi ne plu plendi, ne plu plori volas,
Sed aŭdi, kion mia kor' parolas,
Kaj ne mi mem decidu, sed la sorto,
Pri mia vivo kaj pri mia morto.

konsilo_kaj_konsolo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)