Uzantaj iloj

Retejaj iloj


konvinku_vin

Konvinku vin

Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tiponova teksto

Teksto

El nia lingvo aŭdas ni, ke ĝia
Vortar-trezoro estas multvokala,
Do tre similas ĝi al la itala,
Kaj tial por la uzo poezia
Kaj por kantado plaĉe melodia
Belsono ĝia estas ideala.

Se eble opinias la najbaro,
Ke ne animon havas Esperanto,
Li pruvas, ke li estas nescianto
Juĝanta sen kompreno kaj komparo.

Kaj se vi mem en iu dubo restas,
Konvinku vin, ke nia lingvo estas
Kaj por feliĉa diro kaj por ploro
La lingvo de l’ animo kaj de l’ koro.
Al ĝi do apartenu nia amo.
Aŭdigu ĝin per kanto kaj deklamo.

konvinku_vin.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)