Uzantaj iloj

Retejaj iloj


korpo_kaj_anim

Korpo Kaj Anim'

Kantas Persone, muziko & teksto: Bertilo WENNERGREN

Teksto

Venas la aŭtun', la varmo de la sun'
nin lasis tute solaj en la nordo
Kaj en la memor' restas spuroj de angor'
pro akraj vortoj kaj pro malakordo

Tagoj kaj semajnoj pasas kiel trajno
Jaroj kaj monatoj jam ariĝis
Kontraŭ la dezir' venos horo de forir'
Sed restas ankoraŭ tempo por ni
Kara, mi pensas pri vi!

Refreno:

Vidu min
Mi staras antaŭ vi
Spite al la tim'
Mi daŭre amas vin
Per korpo kaj anim'

Mi legis en gazet', pri flugo per komet'
Sed pasis ĝi, kaj lasis min surtere
Mi restos tie ĉi, eble helpos min magi'
Reen al amo reen al vi
Kara, memoru pri mi!

Refreno

Kara, memoru pri mi!

Refreno
korpo_kaj_anim.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)