Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | popolkanto |
---|---|
E-teksto | Kálmán Kalocsay |
E-teksto | Pauxlo Balkányi |
Origina titolo | Káka tövén költ a ruca |
MIDI | kovas_sub_la_kan_ansero.mid |
Kovas en kanej' ansero,
Kreskas gren' en bona tero,
Kie vera am' burĝonas,
Tiun teron mi ne konas, ne konas.
Branĉon fruktan vent' deŝiris
De la kara mi foriris.
Tiel mi disiĝis nune,
Kiel la foli' aŭtune de l' branĉo.
Kovas en kanej' ansero
Kreskas gren' en bona tero,
Se mi vidas bon-laboron,
Tie serĉas mi skoltkoron, skoltkoron.
[Paŭlo Balkányi]