Uzantaj iloj

Retejaj iloj


krakova_knabeto

Krakova knabeto

MuzikoS. MONIUSZKO
E-tekstoS. WEJLAND
Origina tekstoKrakowiaczek

Teksto

Krakova knabeto kantas mi kaj ridas
Griza ĉevaleto vigle ekrapidas,

Ho, rapidu ĉevalet',
Brilu ŝtala hufumet'…
Ho, rapidu ĉevalet',
Brilu ŝtala hufumet'.

La ĉapeto ruĝa sur la kapo flamas,
Ĝi signifas, ke la koro arde amas,

Ĉevaleto portas min
Kaj manklakas la knabin'.
Ĉevaleto portas min
Kaj manklakas la knabin'.

Je la vent' bruetas sekalo, tritiko
Gaje min salutas per la plena spiko,

Mi ĝin vendos kaj knabin'
Tuj koketos ĉiu min
Mi ĝin vendos kaj knabin'
Tuj koketos ĉiu min.

Kvankam la knabinoj ĉarmaj kaj graciaj,
Al mi plaĉas nun karulino mia.

Por ŝi batas mia kor'
Kaj aliaj iru for.
Por ŝi batas mia kor'
Kaj aliaj iru for.
krakova_knabeto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)