Uzantaj iloj

Retejaj iloj


krambambulio

Krambambulio

Esperanta tekstoFr. WAGERS
Tipoadapto

Teksto

Krambambuli, mirinda trinkaĵo,
en Esperantistujo ni bezonas vin.
Efika kuracil' je ĉia malbonaĵo,
je kalo, malvarmumo kaj malbona virin'.

Rekantaĵo:

Se ĉiu volas helpi nin,
ni certe devas trovi ĝin:
kram-bim-bum-bambuli
krambambuli!

Guteto da ĝi lertigas tuj la langon
kaj paroligas ĉiun kiel advokat'!
Al korpo ĝi donas noblan, verdan sangon,
per ĝi l' idisto ree iĝos bona soldat'!

Rekantaĵo

Botelo da ĝi sur kap' de senharulo,
produktas renaskiĝon de plej bela harar'!
Sitelon da ĝi bezonas la drinkulo
kaj rerigidigita staras sur krura par'.

Rekantaĵo

Do serĉu kun ni kaj kiam vi vespere
malfrue venas hejmen, diru al l' edzin':
Ne estu kolera, zorge kaj mistere
ni serĉis, aŭdu-aŭskultu, mi kontentigos vin!

krambambulio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)