Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kristnasko_sankta

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Kristnasko Sankta

MuzikoJohn_Lennon
Esperanta tekstoVytautas ŜILAS
Tipotraduko
Originala plenumoThe_Beatles
Originala tekstoJohn_Lennon

Laŭ melodio “Happy Xmas” (1971) de John_Lennon.
La teksto estas sendita al la kantarovikio de V. Ŝilas.

Teksto

Sciigo mirinda
Al ĉiu naci`:
Jesuo naskiĝis
Por ĉiu el ni!
Jesuo naskiĝis
En lum` de esper`
Kun signo de amo
Kaj paco sur ter`.

Refreno:

Ĉu faris ni ĉion laŭ Dia ordon`,
Ke ĉesu militoj kaj regu nur bon`?
La sankta Kristnasko inspiras al far`:
Agadi per amo dum tuta la jar`.

Novjare ni fartu
Kun ĝojo en kor`
Pri vivo honesta
Sen tim` kaj dolor`.
Ni voju laŭ Kristo
Tra ĝoj` kaj ĉagren`
Al helo kaj belo
Kaj homa kompren`.

Refreno:

La sankta Kristnasko inspiras al far`:
Agadi per amo dum tuta la jar`.

Regu paco, regu amo, regu homkompren`o! 2-foje

Eksteraj ligoj

kristnasko_sankta.1483117536.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)