Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kristnokto_ol_la_tag_pli_bela

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Kristnokto ol la tag’, pli bela

Teksto/MuzikoJoost Van den Vondel
E-tekstoJ. R. G. ISBRÜCKER
Origina titoloO Kerstnacht, schooner dan de dagen

Teksto

Kristnasko ol la tag’ pli bela,
En vi radias lumo hela.
Herodo ne toleras ĝin.
Ĝin benas miloj en adoro,
Sed por racio lia koro
Fieras ne malfermas sin.

Por senkulpulo neniigi
Senkulpajn igas li mortigi,
Kaj en la urbo Betlehem
Kaj kampo vekas vekriadon
El tomb’ vekita Raĥel mem.

Malĝoja Raĥel, kvietiĝu
Martiroj viaj idoj iĝu,
Unuaj de generaci’.
El via sango ĝi ekfloros,
Eterne Dion ĝi honoros,
Perforte ne pereos ĝi.

kristnokto_ol_la_tag_pli_bela.1446641894.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)