Uzantaj iloj

Retejaj iloj


krudaj_rabotajxoj

Krudaj rabotaĵoj pri la prefiksoj kaj sufiksoj

Teksto

mal-:
se bela vetero: promena invit’,
Malbela restigas nin hejme en lit’.
Rekantaĵo: hola dri ho…

pra-:
prahomoj loĝadis en roka kavern',
en kiu dumnokte ne lumis lantern’.

bo-:
bopatro: la patro de mia edzin',
(Sed ni ne parolu pri ŝia patrin’).

fi-:
fihomo: se regas morala difekt',

aĉ-:
homaco: se tedas malplaĉa aspekt'.

eks-:
la ekslernejanon plenigas plezur’,
Nun lia postaĵ' ne plu estos tambur'.

dis-:
disdoni signifas: elĵeti tra l’ vent’;
se restas nenio, alrampas la pent’.

ge-:
frau~lino kaj frau~lo? Jen bona instru’:
geedzoj signifas kunigon de l’ du!

ek-:
ekfaro signifas komencon de far';
malfrua ekŝparo: fatala erar'.

mis-:
misuzas pianon, ĉar mankas talent',
malbona ludanto: terura turment'!

for-:
foriro ĝojigs ne tre ofte nin,
Escepte en kaz' de l' edzina patrin'.

re-:
en “re-” estas vok' al returno, ripet’;
revenu gemembroj al nia societ'!

-ad:
per “-ad“ oni markas la dau~ron de l’ ag';
kisado ĝojigas, ŝvitad' estas plag'.

-aĵ:
belaĵo tre plaĉas al nia okul',
Precipe se estas belino (au~ ul').

-an:
la an' kotizanta: jen samidean';
aniĝu denaske jam via infan’!

-ebl kaj -ind:
trinkebla: la akvo - trinkinda: ĉampan'.

-em:
trinkema: la viro kaj eta infan'!

-ec:
koreca boneco: malofta kvalit’.
(precipe se mankas esper' al profit’…)

-et:
per ”-et” malpliigu, pliigu per “-eg”;

-eg:
tre plaĉas buŝeto, sed ne la buŝeg’.

-ej:
la loko por drinki nomiĝas drinkej’;
studentoj ŝategas nur ĝin multe plej.

-er:
ja estas “nubero” parteto de “nub”,
Sed estas “tubero” ne parto de “tub”.

estr:
por “estro” kaj “ĉefo”: simila difin’;
Por multaj la estro nur estas … edzin’.

-id:
reĝido: infano de reĝ’ kaj reĝin’;
pulido: ideto de pul' kaj pulin'.

-ig:
“La ĝojo beligas!” predikas mormon’;
frau~linoj pli fidas al lipo-krajon'.

-il:
por pena laboro nin servas la il’:
por manĝi, manĝilo; por ludi ludil’.

-ing:
fumad-cigaringo: tenil’ por cigar’;
sed estas “haringo” ne “ingo por har’”.

-ist:
per ”-ist“ profesion rekonas jurist’;
ĝi rimas kurioze kun idealist’.

-uj:
monujo signifas restejon de mon’;
malplena monujo: malgaja kanzon’…

-ul:
ne miru vidante en via spegul’
Portreton de stranga ulino (au~ ul').

-um:
ornamu la kolon per bela kolum';
Ne faru la samon sur kuk' per kukum’!

krudaj_rabotajxoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)