Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kubo_lando_vulkane

Kubo, lando vulkane

Teksto

Kubo, lando vulkane varmega, Oela, Eja,
Ventumilojn de palmoj sun' tegas,
Kaj orbrile ĝi ravas vin.
Sunradiojn la vento blovsegas,
Kanton miran, ĝi sendas min —
Oceana brila skvam',
Flora bel', suna flam',
Jen ĝi — Kubo, Ej-ja. Ej-ja.

Nokt' arĝente per steloj ekfloros,
Vente mi velos boaton for —,
Sed matene, havene mi gloros,
Vin, dum kantos por mi ria kor' —

Kaj denove nokt' maren min prenos,
En la golfo jam vokas boat' —
Antaŭ ol min la ondoj fortrenos,
vi ĉe l'bordo ekkantu kun ŝat' —

kubo_lando_vulkane.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)